UN atentigas pri ebla tutmonda nutraĵa krizo pro konflikto inter Rusio kaj Ukrainio

Qiujieming Publikigita: 2022-06-02 19:06:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres merkrede diris en Stokholmo, ke la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio povos konduki al tutmonda nutraĵa krizo, kiu plej forte trafos evolulandojn.

Guterres renkontiĝis kun sveda ĉefministro Magdalena Andersson por diskuti pri la sekureca situacio en Eŭropo, la pandemio kaj la verda transformado.

Guterres diris, ke la nutraĵa krizo ne povas esti solvita efike, krom se la sterko kaj nutraĵproduktado de Rusio kaj la nutraĵproduktado de Ukrainio povas denove eniri mondajn merkatojn.

Laŭ la Organizo pri Manĝaĵo kaj Agrikulturo de la UN, Rusio kaj Ukrainio estas la plej granda kaj kvine plej granda eksportanto de tritiko en la mondo, respektive. Kune, ili provizas 19% de la hordeo de la mondo, 14% de tritiko kaj 4% de maizo, konsistigante pli ol trionon de la tutmonda eksportado de grenoj.

Plie, Rusio estas la ĉefa produktanto de sterkoj, okupante 13% de tutmonda produktado. Limigoj al rusaj sterkeksportoj pro usonaj sankcioj kaŭzis kreskon de tutmondaj sterkprezoj. Tio devigis kamparanojn en Brazilo, Usono kaj aliaj gravaj agrikulturaj landoj redukti sian uzon de sterkoj, kiuj povos influi estontajn rikoltojn.

Dividu