Ĉinio celas atingi jaran puran energiprodukton de 3 300 miliardoj da kWh antaŭ 2025

Qiujieming Publikigita: 2022-06-02 19:08:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉiujara elektroproduktado de Ĉinio el renovigeblaj energiresursoj atingos 3 300 miliardojn da kilovathoroj (kWh) antaŭ 2025 meze de klopodoj atingi karbonan kulminon kaj karbonan neŭtrecon, laŭ plano de 2021 ĝis 2025 prezentita merkredon.

La plano, kune publikigita de naŭ registaraj organizoj inkluzive de la Nacia Disvolva kaj Reformada Komisiono, deklaris, ke elektroproduktado per renovigeblaj energiresursoj de 2021 ĝis 2025 kalkuliĝos al pli ol duonon de la totala elektrokonsumo dum la kvinjara periodo.

Ĝis 2025, renovigebla energio konsumos la ekvivalenton de ŝparado de 1 miliardo da tunoj da norma karbo. Pli ol duono de la totala primara energikonsumo dum la kvinjara periodo venos el puraj energiresursoj, laŭ la plano.

Ĝi ankaŭ montris strategiojn por antaŭenigi la evoluon de renovigeblaj kiel venta, suna, biomasa kaj geoterma energio, kaj por antaŭenigi la uzon de verda hidrogeno en sektoroj kiel ekzemple en kemia produktado, karbominado kaj transportado.

Ĉinio akcelos la konstruadon de stokaj instalaĵoj kaj altigos siajn elektrajn retojn por havi inteligentajn funkciojn, por alĝustigi la disvolviĝon de pura energio, laŭ la plano.

Dividu