​Usona medicine subvencia plano eble finiĝos

Xiong Publikigita: 2022-06-02 19:41:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La brita ĵurnalo The Guardian raportis en la 26a de majo, ke julie de ĉi jaro, kiam la publiksana stato de urĝeco de Usono rilate la pandemion eksvalidiĝos, se ĝi ne plu prokrastiĝos, finiĝos la plano de medicina subvencio por homoj kiuj estis aldonitaj pro la pandemio. Tiam kelkaj milionoj da usonanoj pro manko de necesaj kondiĉoj perdos sian sanitaran asekuron, kaj tio por iuj homoj estos katastrofa.

La Familia Fondaĵo Kaiser analizis, ke la publiksana stato de urĝeco de Usono rilate la pandemion eksvalidiĝos en la 15a de julio, kaj se ĝi ne plu prokrastiĝos, tiam eble 5,3 ĝis 14,2 milionoj da usonanoj ne plu ĝuos la medicinan asekuron, kiu liveriĝis laŭ la plano de sanitara subvencio.

Dividu