Ĉinio lanĉis naŭ satelitojn Geely-01

Qiujieming Publikigita: 2022-06-02 21:02:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio lanĉis grupon da naŭ komercaj satelitoj en la spacon per la portoraketo Changzheng-2C ĵaŭdon.

La Geely-01-grupo konsistanta el naŭ satelitoj estis levita je 12:00 posttagmeze en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan kaj eniris la antaŭfiksitan orbiton.

La satelita grupo estos ĉefe uzata por esplori kaj testi teknologiojn, kiel pri trafikoservoj de inteligentaj konektitaj veturiloj, kaj satelita interago inter veturilo kaj poŝtelefono. Ĝi ankaŭ provizos datumsubtenon por mara mediprotekto.

Tio estas la 422-a flugmisio de la raket-serio Changzheng.

Dividu