Konfirmitaj infanaj kazoj de nova kronviruso en Usono pliiĝas dum sinsekvaj sep semajnoj

Qiujieming Publikigita: 2022-06-03 16:51:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la raporto de usona mediato ABC la 1an de junio, la nombro de konfirmitaj infanaj kazoj de la nova kronviruso en Usono rapide altiĝis lastatempe. Raporto de la Usona Akademio de Pediatrio kaj la Asocio de Infanaj Hospitaloj montris, ke en Usono aldoniĝis 112 000 novaj konfirmitaj infanaj kazoj de nova kronviruso pasintsemajne (la 23a ĝis la 29a de majo), do duobliĝis en la datumoj antaŭ kvar semajnoj, kaj pliiĝis dum sinsekva sep semajno.

La raporto ankaŭ montris, ke preskaŭ 13,4 milionoj da infanoj en Usono estis konfirmitaj de la nova kronviruso ekde la eksplodo de la epidemio. Krome, dum la ferioj de “Memoriga ago” (la 28a ĝis la 30a de majo), la nombro de konfirmitaj kazoj en Usono estas preskaŭ sesobla pli ol tiu en la sama periodo en 2021. La tuta nombro de pacientoj en Usono, kiuj postulas hospitalan prizorgon pro nova kronviruso, ankaŭ pliiĝis, kun pli ol 3,500 pacientoj averaĝe akceptitaj en hospitaloj ĉiutage lastatempe. La mediato ABC diris, ke multaj usonanoj opinias, ke la vivo normaliĝis, sed la realo ne estas tia. La tuta nombro de novaj kazoj raportitaj en Usono povos atingi alian rekordon ĉi-jare, ĉar hejmaj testoj fariĝas pli vaste.

Dividu