Pli multaj investoj en Ĉinio estas bonvenaj

Xiong Publikigita: 2022-06-03 16:51:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2an de junio Gao Feng, proparolisto de la Ĉina Komerca Ministerio, diris, ke ni rimarkis, ke la kompanio Amazon ĵus proklamis fermi sian operaciojn de bitlibroj en la regiono Ĉinio. Fakte, Ĉinio estas la due granda konsummerkato en la mondo, rapide disvolviĝanta, kaj ĝia anstataŭigo de la malnovaj generacioj de produktoj kaj servoj per la novaj ankaŭ estas rapida. Entreprenoj, inkluzive de tiuj investitaj de alilandoj, faras sian reĝustigon laŭ la situacio de la merkato, kio estas normala.

Gao atentigis, ke ĝenerale, Ĉinio ankoraŭ estas alloga por eksterlandaj investantoj, kaj Ĉinio bonvenigas investantojn el diversaj landoj, esperante ke ili alportos pli novajn produktojn, novajn operaciojn kaj novajn servojn, kiuj havas pli konkurencan povon en la merkato.

Dividu