Ĉinio publikigis liston de ŝipanoj de Shenzhou-14 por misio de kosmostacio

Yu Publikigita: 2022-06-04 15:14:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis sabate en gazetara konferenco, ke ĉinaj astronaŭtoj Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe plenumos la spacialan mision de Shenzhou-14, kaj Chen estos la komandanto.

"Chen partoprenis en la spaciala misio de Shenzhou-11 kaj Liu en la misio de Shenzhou-9, kaj Cai estas novulo al la kosmo," diris Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, en la gazetara konferenco.

Lin diris, ke la triopo restos en orbito dum ses monatoj.

La homloĝata spacoŝipo Shenzhou-14 estos ĵetita per la portoraketo Changzheng-2F ĉirkaŭ la 10a horo kaj 44 minutoj dimanĉe matene (pekina tempo) de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

La misio de Shenzhou-14 finplenumos la konstruadon de la kosmostacio Tiangong, kun baza tri-modula strukturo konsistanta el la kerna modulo Tianhe kaj la laboratoriaj moduloj Wentian kaj Mengtian.

Lin diris, ke dum sia restado en orbito, la ŝipanoj de Shenzhou-14 atestos la kupliĝon de la du laboratoriaj moduloj, la kargospacoŝipo Tianzhou-5 kaj la homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15 kun la kerna modulo Tianhe. Ili estos anstataŭigitaj per la ŝipanoj de Shenzhou-15 en orbito, kaj revenos al la surteriĝejo Dongfeng en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en decembro.

Dividu