Ĉinio lanĉos homloĝatan spacoŝipon Shenzhou-14 en la 5a de junio

Yu Publikigita: 2022-06-04 15:19:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo anoncis sabate, ke la homloĝata spacoŝipo Shenzhou-14 estos lanĉita ĉirkaŭ la 10a horo kaj 44 minutoj dimanĉe matene (pekina tempo) de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, diris en la gazetara konferenco okazigita en la lanĉ-centro, ke post eniro en orbiton, la spacoŝipo faros rapidan aŭtomatan rendevuon kaj kupliĝon kun la radiala aperturo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio, formante komplekson kun Tianhe kaj ankaŭ la kargoŝipoj Tianzhou-3 kaj Tianzhou-4.

Lin diris, ke nun, la komplekso de Tianhe, Tianzhou-3 kaj Tianzhou-4 funkcias en normala stato kaj estas preta por rendevuo, kuplo kaj eniro de la astronaŭtoj. La kvalito de la kosmoŝipo Shenzhou-14 kaj la portoraketo Changzheng-2F estis bone kontrolita. Lin aldonis, ke la ŝipanoj estas en bona stato, kaj la surteraj sistemoj estas en stabila funkciado. Ĉiuj preparoj por la lanĉo estis plejparte finitaj.

Dividu