Lokomotivestro mortis kaj 8 personoj vundiĝis pro eltrakiĝo de trajno en sudokcidenta Ĉinio

Ĝoja Publikigita: 2022-06-04 16:35:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Fervoja Grupo en Chengdu diris en deklaro publikigita en Weibo, ke eksprestrajno elreliĝis sabate pro kotofluo en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, kio kaŭzis morton de lokomotivestro kaj vundiĝon de unu servanto kaj 7 pasaĝeroj.

La vunditoj ne havas riskon pri vivo kaj jam enhospitaliĝis, kaj la aliaj 136 pasaĝeroj jam estis sekure evakuitaj, laŭ la deklaro.

Dividu