Ĉina ambasadoro: Principo de unu Ĉinio estas bazŝtono de ĉina-usonaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-06-04 18:23:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ambasadoro al Usono Qin Gang diris ĵaŭde, ke la principo de unu Ĉinio estas la bazŝtono de ĉina-usonaj rilatoj.

Dum parolado en la Teksasa Centro de la Azia Societo en Houston, Teksaso, Qin diris, ke la tajvana demando estas la plej grava, sentiva kaj fundamenta demando en ĉina-usonaj rilatoj.

"Prezidento Biden klare deklaris, ke Usono ne serĉas fari novan Malvarman Militon kun Ĉinio, ŝanĝi la sistemon de Ĉinio, aŭ revigligi aliancojn kontraŭ Ĉinio, kaj ke Usono ne subtenas 'tajvanan sendependecon' aŭ intencas serĉi konflikton kun Ĉinio," diris la ambasadoro.

Li diris, ke la promesoj de prezidento Biden devas esti serioze plenumitaj, kaj ĉi tio estas la ŝlosilo por liberigi ĉina-usonajn rilatojn el la nunaj malfaciloj.

"Usono devas observi siajn promesojn faritajn pri la tajvana demando en la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, sed ne devas plu malplenigi la principon de unu Ĉinio, subteni kaj fihelpi separismajn fortojn de 'tajvana sendependeco' aŭ aserti, ke la statuso de Tajvano estas nedeterminita, ĉar ĉi tiuj agoj nur kreos streĉecon de la Tajvana Markolo kaj endanĝerigos regionajn pacon kaj stabilecon," diris Qin.

Dividu