Ĉinio lanĉis homekipitan spacoŝipon por finkonstrui kosmostacion

Yu Publikigita: 2022-06-05 12:07:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio dimanĉe lanĉis la homekipitan spacoŝipon Shenzhou-14, sendante tri astronaŭtojn al sia kombinaĵo de kosmostacio por ses-monata misio.

La triopo kunlaboros kun la surtera teamo por fini muntadon kaj konstruadon de la kosmostacio Tiangong, disvolvante ĝin de unumodula strukturo en nacian kosman laboratorion kun tri moduloj – la kerna modulo Tianhe kaj du laboratoriaj moduloj Wentian kaj Mengtian.

La spacoŝipo Shenzhou-14, sur la portoraketo Changzheng-2F, estis ĵetita de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

“La ŝipanaro laboros kun la surtera teamo por finplenumi la taskojn de rendevuo, kupliĝo kaj interŝanĝo de la du laboratoriaj moduloj kun la kerna modulo,” diris Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, en gazetara konferenco sabate.

La kerna modulo Tianhe estis ĵetita en aprilo 2021, kaj la laboratoria modulo Wentian estos ĵetita en julio kaj Mengtian en oktobro.

La ŝipanaro de Shenzhou-14 ankaŭ atestos, dum sia restado en orbito, la kupliĝon de la du laboratoriaj moduloj, la kargokosmoŝipo Tianzhou-5 kaj la homekipita spacoŝipo Shenzhou-15 kun la kerna modulo Tianhe. Poste, ili vivos kaj laboros kune kun la ŝipanaro de Shenzhou-15 dum pluraj tagoj antaŭ ol reveni al la Tero en decembro.

Dividu