Ĉina kaj greka ministroj pri eksterlandaj aferoj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-06-05 16:17:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj greka ministro pri eksterlandaj aferoj Nikos Dendias dimanĉe interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Wang diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio, la du flankoj, kun sincera amikeco de kundivido de feliĉo kaj malferliĉo kaj antaŭvida strategia perspektivo, kune laboris por alfronti la ŝanĝiĝojn de la internacia situacio, senĉese firmigis politikan reciprokan fidon, fortigis reciprokprofitan kunlaboron, kune faciligis reciprokan lernadon inter civilizacioj, protektis internaciajn justecon kaj senpartiecon, kaj batalis kontraŭ KOVIM-19, atingante fruktodonajn rezultojn. Li diris ankaŭ, ke li volas labori kun Dendias por efektivigi la konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, plu profundigi kunlaboron inter la ministerioj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj, kaj senĉese antaŭpuŝi la ĉina-grekan ampleksan strategian partnerecon al pli granda disvolviĝo.

Dendias diris, ke de multaj jaroj, Grekio kaj Ĉinio ĉiam respektis kaj komprenis unu la alian kaj starigi reciprokprofitajn rilatojn inter si per komuna klopodo, kaj ke li esperas, ke la du flankoj kune klopodos por daŭre vastigi kunlaboron inter la du landoj kaj fari pli da kontribuoj por akceli pacon kaj harmonion de la mondo.

Dividu