Ĉina Komunikila Grupo komencis ĉina-afrikan mediprotektan agadon

Shanshan Publikigita: 2022-06-05 18:00:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5-an de junio, okaze de la Monda Tago de la Medio, en Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, Ĉina Komunikila Grupo komencis la Ĉina-Afrikan Amaskomunikilan por Mediprotekto. Kun la temo Parolado por Naturo, la agado celas labori kun afrikaj amaskomunikiloj por plifortigi la propagandon pri mediprotekto kaj antaŭenigi la kundividon de ŝancoj de verda disvolviĝo inter Ĉinio kaj Afriko.


Pli ol 30 reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj kiel Medi-Programo de la UN, la Disvolva Programo de la UN, la Internacia Infana Krizokaza Fonduso de la UN kaj la Monda Natur-Fonduso, reprezentantoj de politikaj gvidantoj el afrikaj landoj, estroj de profesiaj mediprotektaj institucioj kaj reprezentantoj de ĉefaj amaskomunikiloj el multaj afrikaj landoj ĉeestis la ceremonion.

Zhou Pingjian, ĉina ambasadoro al Kenjo kaj konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Programo pri Homa Setlado de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis la ceremonion kiel speciala gasto.


Dividu