Astronaŭtoj de Shenzhou-14 eniris kernan modulon de kosmostacio

Yu Publikigita: 2022-06-06 14:49:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke la tri ĉinaj astronaŭtoj en la spacoŝipo Shenzhou-14 dimanĉe eniris la kernan modulon Tianhe de la ĉina kosmostacio.

Post kiam Shenzhou-14 sukcese faris rapidan aŭtomatan rendevuon kaj kupliĝon kun la kombinaĵo de la modulo Tianhe, la kargoŝipo Tianzhou-3 kaj la kargoŝipo Tianzhou-4, la ŝipanoj de Shenzhou-14 eniris la enorbitan kapsulon el la revena kapsulo de la spacoŝipo.

Post serio da preparoj, Chen Dong malfermis la lukon de la kerna modulo Tianhe. Ĝis la 8a horo kaj 50 minutoj posttagmeze (pekina tempo), Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe eniris Tianhe unu post alia.

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris ankaŭ, ke la triopo plenumos koncernan laboron kiel planite.

Dividu