Astronaŭtoj de Shenzhou-14 eniris kargoŝipon Tianzhou-4

Yu Publikigita: 2022-06-06 15:09:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris, ke la tri astronaŭtoj de la spacoŝipo Shenzhou-14 sukcese eniris la kargoŝipon Tianzhou-4 je 12:19 lunde posttagmeze laŭ pekina tempo.

La triopo estis sendita al la ĉina kosmostacio la 5an de junio.

La ĉina kargospacoŝipo Tianzhou-4, kun provizaĵoj por la homekipita misio de Shenzhou-14, kupliĝis kun la kombinaĵo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostacio kaj la kargoŝipo Tianzhou-3 en majo.

Dividu