Kievo estis trafita de rusaj misiloj

Pluveta Publikigita: 2022-06-06 15:30:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5-an de junio laŭ la loka tempo la ukraina flanko diris, ke du distriktoj de Kievo, la ukraina ĉefurbo, estis trafitaj de misiloj de Rusio tiutage. Tio estas la unua grandskala atako kontraŭ Kievo ekde la fino de aprilo.

Laŭ la ukraina ŝtata novaĵ-agentejo kieva urbestro Vitali Klitschko diris, ke la infrastrukturo de la urbaj distriktoj Darnitskij kaj Dniprovskij estis trafita de misiloj matene de la 5-a. La atako ekigis aerdefendsirenon.

La Ĝenerala Stabo de la Ukrainaj Armitaj Fortoj afiŝis en sociaj retejoj, ke ĉirkaŭ la 6-a horo de la 5-a, la rusa armeo lanĉis kvin aerajn krozmisilojn de la Kaspia Maro al la urbo Kievo, unu el kiuj estis kaptita de Ukrainio, kaj la ceteraj kvar trafis la infrastrukturon en la nordo de la urbo. Oficistoj de ukrainaj ŝtataj fervojkompanioj diris, ke la ĉefa celo de la rusa atako estis fervojinstalaĵoj.

Proparolanto de la Rusa Defenda Ministerio Konashenkov diris la 5-an de junio, ke la rusa armeo uzis alt-precizajn longdistancajn aerajn raketojn por trafi la antaŭurbojn de Kievo, detruante tankojn T-72 provizitajn de orienteŭropaj landoj kaj aliajn kirasajn veturilojn en la prizorgada entrepreno.

Dividu