Gvidanto de UN pri biodiverseco laŭdas mediajn atingojn de Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-06-06 17:02:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio atingis inspirajn kaj rimarkindajn rezultojn en la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, perdo de biodiverseco kaj poluo,” diris Elizabeth Maruma Mrema, plenuma sekretario de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco, dimanĉe.

Mrema faris la rimarkojn en la nacia aktivado de Ĉinio por memorfesto de Monda Tago de la Medio 2022, kiun ŝi alparolis per videoligo. Kun la temo "Komuna Klopodo por Konstruado de Pura kaj Bela Mondo", la aktivado okazis en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

Mrema rimarkigis, ke Ĉinio aktive kaj persiste kontribuis al tutmondaj klopodoj por traktado de mediaj problemoj, antaŭenigo de daŭripova disvolvado kaj konstruado de komunumo por ĉiuj vivoj sur la Tero.

Ŝi ankaŭ laŭdis la rimedojn de Ĉinio pri gravigo de biodiverseco, inkluzive de starigo de naciaj parkoj kaj desegnado de ekologiaj ruĝaj linioj.

La nacia aktivado en Monda Tago de la Medio celas instigi la tutan socion plifortigi sian konscion pri mediprotekto, partopreni en la konstruado de ekologia civilizacio kaj konstrui belan Ĉinion, pruvante la rolon de Ĉinio kiel grava partoprenanto, kontribuanto kaj gvidanto en konstruado de tutmonda ekologia civilizacio.

Dividu