Unuiĝo, socia stabileco kaj ekonomia prospero de Xinjiang estas plej bona kaj plej potenca respondo al Xinjiang-rilataj mensogoj disvastigitaj de Usono

Pluveta Publikigita: 2022-06-06 18:45:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6-an de junio, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian prezidis regulan gazetaran konferencon. Raportisto diris, ke laŭ informoj, la tiama estro de la Ekonomia kaj Politika Departemento de la Ĝenerala Konsulejo de Usono en Kantono, konsulo Ge Mingxi kaj Andrew Sheila malkaŝis al la gastoj en akcepto en 2021, ke la usona registaro esperas, ke usonaj komercistoj povu "kompreni", ke deviga laboro, genocido kaj akuzoj pri atenco al homaj rajtoj estas ia "lukto" kaj "efika rimedo" por "tute enprofundigi la ĉinan registaron en la marĉon".

Zhao diris, ke pri la demando li propones, ke la raportisto sin turnu al la usona flanko kaj petu la usonan flankon fari racian klarigon.

"Nuntempe Xinjiang estas unuiĝa, stabila kaj prospera. Tio estas la plej bona kaj plej potenca respondo al Xinjiang-rilataj mensogoj disvastigitaj de Usono. La intenco de Usono subfosi la harmonion kaj stabilecon de Xinjiang kaj malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio neniam sukcesos," diris Zhao.

Dividu