Tri homoj mortigitaj kaj 14 vunditaj post amaspafado en Tenesio

Yu Publikigita: 2022-06-06 20:20:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tri homoj mortis kaj 14 aliaj estis vunditaj post amaspafado ekster noktoklubo en Chattanooga, Tenesio, dimanĉe frumatene.

Celeste Murphy, policestro de Chattanooga, diris al raportistoj, ke du homoj mortis pro pafvundoj kaj la tria perdis sian vivon post kolizio kun veturilo.

Esplorantoj opinias, ke estis pluraj pafantoj. Murphy diris, ke la amaspafado estis "izola okazaĵo" sen daŭra minaco al publika sekureco.

La pasintan semajnfinon, ses adoleskantoj estis pafmortigitaj en la centro de Chattanooga dum konfrontiĝo.

La nova amaspafado en Chattanooga estis raportita nur kelkaj horojn post kiam pafantoj ekpafis kontraŭ homamaso en populara noktviva regiono en Filadelfio, mortigante tri homojn kaj vundante 11 aliajn.

Dividu