BRICS-landoj promesas fortigi financan kunlaboron

Yu Publikigita: 2022-06-07 15:54:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Financaj ministroj kaj centr-bankaj estroj de BRICS-landoj lunde publikigis komunan deklaron en virtuala kunveno, atingante konsenton pri profundigo de financa kunlaboro kaj plifortigo de kunordigo pri makroekonomia politiko.

La kunveno, kunprezidita de ĉina centr-banka estro Yi Gang kaj financa ministro Liu Kun, diskutis pri temoj kiel plibonigo de la Aranĝo de Eventuala Rezervo kaj la kunlaboro de transira financo kaj aliaj kampoj.

En la kunveno, Yi alte taksis la komunajn klopodojn faritajn de ĉiuj BRICS-landoj por atingi pozitivan progreson en financa kunlaboro.

La kunveno alvokis la internacian komunumon nutri partnerecojn, emfazante, ke necesas plifortigi makropolitikan kunordigon por liberigi la mondan ekonomion el la krizo kaj formi fortan, daŭripovan, ekvilibran kaj inkluzivan postpandemian ekonomian renormaligon.

Ĝi ankaŭ reasertis, ke BRICS-landoj sin devontigos por konservi fortan kaj efikan Tutmondan Financ-Sekurecan Reton kun kvot-bazita kaj rimed-riĉa Interncia Mona Fonduso en la centro, alvokante la ĝustatempan kaj sukcesan finon de la 16a Ĝenerala Revizio de Kvotoj.

Dividu