Sukcesa lanĉo de Shenzhou-14 altiris tutmondan atenton

Yu Publikigita: 2022-06-07 15:55:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La sukcesa lanĉo de la homekipita spacoŝipo Shenzhou-14 estis raportita de pluraj internaciaj amaskomunikiloj, kaj tutmondaj observantoj nomis ĝin nova paŝo en klopodoj, kiujn faris Ĉinio por finkonstrui sian propran kosmostacion kaj esplori la kosmon.

Dimanĉe, tri ĉinaj astronaŭtoj en la spacoŝipo Shenzhou-14 estis senditaj al la kosmo kaj eniris la kernan modulon Tianhe de la ĉina kosmostacio. Tio estas la 23a flugmisio post la aprobo kaj komenco de la homekipita spaciala programo de la lando kaj la tria homekipita misio por la projekto de ĉina kosmostacio.

La rusa novaĵ-agentejo Regnum raportis, ke la flugo de Shenzhou-14 al la kosmostacio Tiangong markis la komencon de jardeko, dum kiu ĉinaj astronaŭtoj konstante vivos kaj laboros en malaltorbita Tero.

La ĵurnalo Moscow Komsomolets detaligis la planojn de Ĉinio pri konstruado de la kosmostacio Tiangong.

La germana novaĵ-agentejo DPA raportis, ke Ĉinio sukcese sendis plian teamon de astronaŭtoj en la kosmon por finkonstrui sian kosmostacion. La raporto diris, ke la kosmostacio subtenas la aspirojn de Ĉinio atingi la ĉefajn landojn de kunhoma spacvojaĝo en la mondo, kaj la ĉina spaciala programo jam atingis kelkajn sukcesojn.

Kroata astronomo Ante Radonic diris en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la sukcesa lanĉo montras, ke la teknologio de la ĉina kunhoma spacvojaĝo estas matura kaj ĉio iras laŭ horaro.

Dividu