Meksika prezidento ne ĉeestos amerikan pintkunvenon

Yu Publikigita: 2022-06-07 15:57:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Meksika prezidento Andreo Manuel López Obrador konfirmis lunde, ke li ne ĉeestos la Amerikan Pintkunvenon ĉi-semajne pro la ekskludo de iuj landoj fare de la usona registaro.

"Estas tempo ŝanĝi la dominan politikan praktikon," diris la prezidento al ĵurnalistoj dum sia ĉiutaga gazetara konferenco en la Nacia Palaco en Meksikurbo.

"Ne povas esti la Amerika Pintkunveno, se ne partoprenas ĉiuj landoj de la amerikaj kontinentoj," insistis Lopez Obrador.

La prezidento vokis Usonon ŝanĝi sian pozicion, ĉar "mankas respekto" al iuj landoj kiel Kubo, kiun Usono ekonomie blokis dum jardekoj.

Meksiko anstataŭe estos reprezentata de ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard en la pintkunveno, kiu okazos en la usona urbo Los-Anĝeleso de la 6a ĝis la 10a de junio.

Lopez Obrador anoncis antaŭ semajnoj, ke li ne ĉeestos la kunvenon, se la usona registaro ne invitos ĉiujn regionajn landojn, inkluzive de Kubo, Nikaragvo kaj Venezuelo, kiuj finfine estis ekskluzivitaj.

Dividu