Brita ĉefministro postvivis malkonfidan voĉdonon en partio

Pluveta Publikigita: 2022-06-07 16:47:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

dokumenta bildo

dokumenta bildo

Vespere de la 6a de junio brita ĉefministro Boris Johnson postvivis la malkonfidan voĉdonon de la Konservativa Partio kaj plu servos kiel la partia gvidanto kaj brita ĉefministro.

La 359 parlamentanoj el la Konservativa Partio en la malsupera ĉambro de la parlamento partoprenis en la malkonfida voĉdono tiuvespere. La voĉdono montris, ke Johnson akiris la subtenon de 211 parlamentanoj.

Johnson poste diris, ke la voĉdono estis "konvinka kaj decida". La brita registaro kaj la Konservativa Partio unuiĝos por respondi al tio, "kio vere gravas por la popolo", inkluzive de traktado de la altiĝanta vivkosto.

Dividu