Csaba Korosi estis elektita kiel prezidanto de 77a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN

Pluveta Publikigita: 2022-06-08 13:35:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de junio la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis hungaran diplomaton Csaba Korosi kiel la prezidanton de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Korosi enoficiĝos kiel la prezidanto de la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo en septembro de la kuranta jaro, transprenonte la oficion de Shahid, la prezidanto de la 76-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, por unujara servoperiodo. Post la elektado Korosi diris, ke la kvin ĉefaj taskoj dum lia servoperiodo estas subteni la fundamentajn principojn de la Ĉarto de UN, evidente antaŭenigi la transiron al daŭripova disvolviĝo, serĉi integrajn solvojn al sistemaj defioj, plifortigi la rolon de scienco en decidofarado, plifortigi unuiĝon por respondi al defioj.

Dividu