Ĉinio eniris decidan periodon de antaŭenigo de grandskalaj 5G-aplikoj

Yu Publikigita: 2022-06-08 16:04:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio diris lunde, ke Ĉinio eniris decidan periodon de antaŭenigo de grandskalaj aplikoj de 5G-teknologio (la kvina generacio de komunika teknologio) preskaŭ tri jarojn post kiam la lando aprobis la komercan uzon de 5G en 2019.

Laŭ la ministerio, ĝis nun, entute miliono kaj 615 miloj da 5G-bazstacioj estis konstruitaj tra Ĉinio, kun 654 000 aldonitaj en 2021.

La ministerio diris, ke la ĉina 5G-reto nun kovras ĉiujn prefektuj-nivelajn kaj guberni-nivelajn regionojn kaj 87 procentojn de urbet-nivelaj regionoj tra la lando.

Ĉinio nun havas pli ol 413 milionojn da uzantoj de 5G-poŝtelefonoj.

Laŭ la ministerio, 2,400 projektoj de "5G+industria interreto" estas konstruataj, kreante pli ol 20,000 5G-aplikajn scenojn.

Dividu