Ĉinio kaj Kazaĥio kune konstruos duflankajn rilatojn en venontaj oraj 30 jaroj

Yu Publikigita: 2022-06-08 16:05:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ĉinio kaj Kazaĥio konsentis kune konstrui duflankajn rilatojn en la venontaj oraj 30 jaroj,” diris marde vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

En komuna gazetara konferenco kun kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tleuberdi, Wang diris, ke la du flankoj faris pragmatan, efikan kaj ampleksan interparolon, kaj konsentis, ke la du landoj havas amikecon dum mil jaroj kaj ke duflanka kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn en la pasintaj pli ol 30 jaroj.

Wang diris, ke ĉe nova historia deirpunkto, la du flankoj plu profundigos pragmatan kunlaboron, disvolvos sian amikecon kaj kune konstruos la ĉina-kazaĥajn rilatojn en la venontaj oraj 30 jaroj surbaze de la principoj de bona najbareco, reciproka respekto, egaleco kaj reciproka fido, kaj reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj. Li emfazis, ke la du flankoj devas agi senŝanceliĝe en la sekvaj kvar kampoj.

La unua estas senŝanceliĝe plifortigi strategian reciprokan fidon. Ĉinio kaj Kazaĥio plene ludos la gvidan rolon de ŝtatestra diplomatio kaj profundigos interŝanĝojn kaj kunlaboron sur ĉiuj niveloj kaj en diversaj departementoj.

La dua estas senŝanceliĝe efektivigi reciprokprofitan kunlaboron. La du landoj volas plifortigi la akordigon de siaj disvolvaj strategioj kaj vastigi novajn kampojn kaj spacon por kunlaboro.

La tria estas senŝanceliĝe daŭrigi kaj disvolvi la ĉina-kazaĥan amikecon de generacio al generacio.

La kvara estas senŝanceliĝe protekti internaciajn justecon. La du landoj plenforte agos por protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno, kaj oponi unuflankecon kaj tiranecon.

Dividu