Ĉina kaj turkmena ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis fortigi duflankan kunlaboron

Yu Publikigita: 2022-06-08 19:28:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov marde konsentis profundigi kunlaboron en diversaj kampoj.

“Sub la gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-turkmena strategia partnereco montris novan tendencon, atingis novajn trarompojn kaj akiris novajn rezultojn,” Wang diris dum renkontiĝo kun Meredov flanke de la tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj.

Wang diris, ke de post la sukcesa turkmena prezident-elekto, duflankaj rilatoj spertis glatan transiron, starante ĉe nova deirpunkto kaj frontante al vastaj perspektivoj de disvolvado. Li diris, ke la du landoj devas kapti la ŝancon, antaŭen marŝi laŭ tendenco, plene efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenpuŝi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj por pli granda disvolviĝo.

Meredov diris, ke Turkmenio kaj Ĉinio estas proksimaj strategiaj partneroj kun oftaj altnivelaj interŝanĝoj, kio plene pruvas la altan nivelon de duflankaj rilatoj. Li memoris, ke en februaro la du ŝtatestroj sukcese renkontiĝis kaj atingis gravajn konsentojn, kio metis solidan politikan bazon por kaj aldonis fortan impulson al duflanka kunlaboro.

Dividu