Wang Yi ĉeestis trian kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj

Pluveta Publikigita: 2022-06-08 20:56:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 8an de junio laŭ la loka tempo en la kazaĥa ĉefurbo Nur-sultano ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la trian kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj kvin centr-aziaj landoj. Kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Mukhtar Tleuberdi prezidis la kunvenon, al kiu ĉeestis ankaŭ turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj Rashid Meledov, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Jeenbek Kulubaev, taĝika transporta ministro Ibrohim, kaj uzbeka aganta ministro pri eksteraj aferoj Vladimir Norov.

Wang Yi diris, ke antaŭ 2 jaroj naskiĝis la kunvena mekanismo de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la kvin centr-aziaj landoj. En la pasintaj 2 jaroj ili kune batalis kontraŭ la epidemio, fokusiĝis al ekonomia renormaligo, akcelis regionan stabilecon kaj atingis efektivajn rezultojn. En la komenco de la kuranta jaro la ŝtatestroj de la 6 landoj kune deklaris konstrui komunumon de Ĉinio kaj Centr-Azio. Tio klare montris kunlaboran direkton por la 6 landoj kaj gvidos Ĉinion kaj la kvin centr-aziajn landojn eniri novan epokon.

En la nuna komplika internacia situacio, kiel oni antaŭenpuŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj la kvin centr-aziaj landoj? Wang Yi faris kvin proponojn.

Li diris, ke la unua estas perfektigi la bazon de kunlaboro inter la 6 landoj; la dua estas fortiĝi fortan motoron por akceli ekonomian renormaligon post la epidemio; la tria estas firmigi bazon de la regiona paco; la kvina estas malfermi diversajn vojojn por interŝanĝoj; kaj la kvina estas unuigi pozitivan forton por tutmonda administrado.

Dividu