Kvanto de ĉina fervoja vartransporto atingis novan alton en majo

Yu Publikigita: 2022-06-09 16:32:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Donitaĵoj publikigita de la Ĉina Ŝtata Fervoja Kompanio montris, ke la kvanto de ĉina fervoja vartransporto, ŝlosila indikilo de ekonomiaj agadoj, kreskis je 6,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis novan rekordan alton en majo.

La kompanio diris, ke entute 340 milionoj da tunoj da kargo estis transportitaj tra la ĉina fervoja reto en la pasinta monato, pli multe je 21,1 milionoj da tunoj kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La fervojaj aŭtoritatoj de Ĉinio intensigis subtenon al glata loĝistiko kaj faciligo de laborrekomenco. Efikaj rimedoj estis prenitaj por certigi la liveradon de ŝlosilaj materialoj kaj stabiligi internaciajn industriajn kaj provizajn ĉenojn.

Entute 110 milionoj da tunoj da karbo uzataj por elektroproduktado estis transportitaj tra fervojoj en la pasinta monato, pli multe je 7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kio certigis karbostokadon en 363 elektroprovizaj fabrikoj dum 33,4 tagoj averaĝe.

Dividu