Venezuelanoj mallaŭdas ekskluzivon el Amerika Pintkunveno

Yu Publikigita: 2022-06-09 16:33:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Venezuelanoj merkrede parolis en "kontraŭimperiismaj forumoj" por esprimi sian oponon kontraŭ la ekskluzivo de elektitaj landoj el la ĉi-semajna Amerika Pintkunveno en la usona urbo Los-Anĝeleso.

"Estas por ĉiuj aŭ ne estas por amerikanoj", diris leĝdonanto de la reganta Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo, Pedro Infante, en forumo okazigita en la ĉefurbo Karakaso.

Infante diris, ke ankaŭ la decido de Vaŝingtono ekskluzivi Venezuelon, Kubon kaj Nikaragvon el la regiona kunveno estis oponita de aliaj landoj de la kontinento. Li aldonis, ke pluraj prezidentoj de regionaj landoj rifuzis ĉeesti la pintkunvenon "por protesti kontraŭ la diskriminacio".

Carlos Casanueva de la Bolivaria Kontinenta Movado, civita organizo, diris, ke la forumoj estas organizitaj ekde lundo sur publikaj placoj ĉirkaŭ Venezuelo, ĉefe por malakcepti la ekskluzivon.

En la malferma tago de la pintkunveno, venezuela prezidento Nicolas Maduro diris, ke la decido de Vaŝingtono ne inviti lin aŭ la gvidantojn de Kubo kaj Nikaragvo al la Amerika Pintkunveno "estas diskriminacio".

Dividu