Ĉina ekstera komerco reakiris impeton

Yu Publikigita: 2022-06-09 17:02:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke la ekstera komerco de Ĉinio resaltis en majo, ĉar la importado kaj eksportado kreskis 9,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 3,45 duilionoj da juanoj surbaze de la aprila 0,1-procenta ekspansio.

Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, en la unuaj kvin monatoj de 2022, la ekstera komerco de la lando kreskis je 8,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 16,04 duilionoj da juanoj, superante la 7,9-procentan kreskon en la periodo de januaro ĝis aprilo.

Kalkule per la usona dolaro, la totalo de la ekstera komerco sumiĝis je 2,51 duilionoj da usonaj dolaroj en la kvin-monata periodo, kreskante je 10,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dividu