Ĉina konsumpreza indico kreskis je 2,1% en majo

Yu Publikigita: 2022-06-10 15:10:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Statistika Buroo diris vendrede, ke en majo la ĉina konsumpreza indico, ĉefa mezurilo de inflacio, kreskis je 2,1% komapre kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dong Lijuan, altranga statistikisto de la Nacia Statistika Buroo diris, ke la konsumpreza indico maje falis je 0,2% kompare kun la antaŭa monato danke al la efika regado de KOVIM-19 kaj sufiĉa provizado de konsumaj varoj.

Donitaĵoj montris, ke la manĝaĵaj prezoj renversis la 0.9-procentan kreskon en aprilo kaj falis je 1,3% komapre kun la antaŭa monato, malpliigante la monatan konsuman inflacion je ĉirkaŭ 0,24 procentpunkto.

Dong diris, ke konkrete, la prezo de porkaĵo, ĉefa viando en Ĉinio, maje kreskis je 5,2% komapre kun la antaŭa monato. Porkproduktado iom post iom moderiĝis kaj stokado de porkaĵo por replenigo de ŝtataj rezervoj daŭras.

Dividu