Ĉina vicĉefministro vokas BRICS-landojn profundigi kunlaboron

Yu Publikigita: 2022-06-10 15:14:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua vokis BRICS-landojn profundigi praktikan kunlaboron en la ekonomia kaj komerca kampoj, kaj ankaŭ antaŭenigi kunlaboron en la cifereca ekonomio kaj aliaj novaj kampoj.

Hu faris la rimarkojn dum parolado al la 12a kunveno de ekonomiaj kaj komercaj ministroj de BRICS per videoligo ĵaŭde.

Hu diris, ke BRICS-landoj estas grava movforto por regiona kaj tutmonda ekonomia kaj komerca kresko. Li vokis BRICS-landojn kune plivastigi praktikan kunlaboron pri ekonomio kaj komerco, protekti la sekurecon kaj stabilecon de tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj akceli kunlaboron pri novaj kampoj kiel la cifereca ekonomio. Li aldonis, ke BRICS-landoj devas firme konservi la multflankan komercan sistemon, subteni reformadon de la Monda Organizo pri Komerco en la ĝusta direkto kaj efike protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj membroj.

Hu emfazis, ke Ĉinio rezolute malfermiĝos je pli alta nivelo, kaj volas sekvi altnormajn internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo, kaj traktadi kaj subskribi altnormajn liberkomercajn interkonsentoj kun pli da landoj kaj regionoj.

Dividu