​Ĉina nacidefenda ministro interparolis kun sia usona paralelulo

Pluveta Publikigita: 2022-06-10 20:20:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 10a de junio en Singapuro ĉina nacidefenda ministro Wei Fenghe ĉeestanta Ŝangrilan Dialogon interparolis kun sia usona paralelulo Lloyd Austin.

Wei Fenghe diris, ke nuntempe la temo de paco kaj disvolvado alfrontas severajn defiojn. La tutmonda disvolva iniciato kaj tutmonda sekureca iniciato proponitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping montris la ĝustan direkton por ke la homaro venku la krizon. Paco kaj stabileco en la Azi-Pacifika Regiono bezonas komunajn klopodojn de la landoj en la regiono. Ĉinio esperas establi sanajn kaj stabilajn rilatojn kun Usono, kio ankaŭ estas la ĝusta direkto de la komuna klopodo de Ĉinio kaj Usono. Usono devas rigardi la disvolviĝon kaj kreskon de Ĉinio racie, sed ne devas ataki kaj nigrigi Ĉinion, subpremi Ĉinion, kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio aŭ damaĝi la interesojn de Ĉinio. Nur tiamaniere la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono povas esti plibonigitaj. Stabilaj rilatoj inter la dulandaj armeoj estas decidaj por la disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj la du armeoj devas eviti konflikton kaj konfrontiĝon.

En la interparolo la du flankoj opniis, ke la armeoj de la du landoj devas bone efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, konservi strategiajn interŝanĝojn de altranguloj, pliigi riciprokajn konfidojn kaj eviti la diverĝojn.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la internaciaj kaj regionaj situacioj, la problemo de la Ĉina Suda Maro, la ukraina krizo kaj tiel plu.

Dividu