Ĉinio firme oponas Xinjiang-rilatan rezolucion de Eŭropa Parlamento

Yu Publikigita: 2022-06-10 20:30:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio vendrede esprimis severan oponon kontraŭ al la tiel nomata rezolucio nove adoptita de la Eŭropa Parlamento pri "la situacio de homaj rajtoj en Xinjiang".

You Wenze, proparolanto de la Komitato pri Eksteraj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke Ĉinio firme oponas la politikan manipuladon kaj krudan intervenon de la Eŭropa Parlamento en la internajn aferojn de Ĉinio sub la masko de homaj rajtoj.

You diris, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ pli ol 70 jaroj, kontinua progreso estis farita en la afero de homaj rajtoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La klopodoj de la lando en kontraŭterorisma batalo kaj senradikigo pleje certigis la sekurecon de vivoj kaj posedaĵoj de popolo de ĉiuj etnoj en Xinjiang, kaj faris pozitivajn kontribuojn al la afero de homaj rajtoj tra la mondo kaj al la tutmonda batalo kontraŭ terorismo.

Li diris ankaŭ, "Nun Xinjiang estas en la plej bona disvolva periodo en la historio kun socia stabileco kaj ekonomia prospero kaj loĝantoj havas pacan kaj feliĉan vivon. La intencoj de kontraŭĉinaj fortoj en la Eŭropa Parlamento kalumni kaj makulis la politikon de Ĉinio pri Xinjiang kun la celo semi malpacon inter diversaj etnoj en Ĉinio, makuli la bildon de Ĉinio kaj reteni ĝian disvolviĝon. Ĉiuj tiaj agoj estas kondamnitaj al fiasko.”

Dividu