Usono alfrontas severan mankon de provizo por ekzamenado de KOVIM-19

Henggang Publikigita: 2022-06-11 18:52:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de usona mediato The New York Times, usona oficialulo pri sano asertis, ke se usona registaro ne ĝustatempe aldonos kapitalon por prevento kaj regado super la pandemio, okazos la severaj rezultoj, ke la provizo por ekzameno de kronviruso alfrontas mankon.

Ĵaŭde en gazetara konferenco de la Blanka Domo, Ashish Jha, kunordiganto de la Blanka Domo por traktado de la pandemio, rakontis malfacilon de kapitala manko por prevento kaj regado super pandemio, kaj diris, ke li iam multfoje avertis la registaron kaj la parlamenton kontraŭ la nuna krizo, tamen tio estas sen rezulto.

En 2021, la usona registaro promesis provizi civitanojn per miliardo da senpagaj ekzamenoj. Jha opinias, ke se estas ne pli da kapitalo, la registaro ne realigos tiun promeson, ĉar multaj firmaoj pri epikaĵoj kaj materialoj por ekzameno jam komencis redukton de dungitoj kaj fermis produktliniojn.

Dividu