Ĉinio lanĉis kampanjon kontraŭ krimoj per pafiloj kaj eksplodaĵoj

Henggang Publikigita: 2022-06-11 18:53:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio lanĉis specialan kampanjon por subpremi krimojn rilate al pafiloj kaj eksplodaĵoj.

La ministerio instigis konservi altan premon sur krimoj rilataj al pafiloj kaj eksplodaĵoj. Ĝi postulis ankaŭ plifortigitajn klopodojn por elradikigi krimajn bandojn, severe puni tiujn implikitajn krimulojn en rilataj kazoj, kaj intertempe, malkovri kontrabandajn retojn, spuri la fontojn kaj restadejon, kaj ekstermi nestojn uzitajn por produktado kaj vendado.

La ministerio diris, ke la speciala kampanjo celas decide forigi la kaŝitan danĝeron kaŭzitan de pafiloj kaj eksplodaĵoj, kiuj endanĝerigas publikan sekurecon, kaj forigi la bredejojn de krimoj rilataj al pafiloj kaj eksplodaĵoj.

Ĝi aldonis, ke pliaj klopodoj estos faritaj por tranĉi la aĉetajn kaj liverajn kanalojn de kontraŭleĝaj pafiloj kaj eksplodaĵoj per esplorado kaj traktado de rilataj kazoj en la loĝistika industrio. Ĝi ankaŭ koncentriĝos pri intensa diskonigo kaj edukado pri rilataj leĝoj kaj pliigos la serĉadon kaj forkapton ĉe la landlima regiono.

Dividu