17 ŝtatoj elektitaj en Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN por trijara periodo

Henggang Publikigita: 2022-06-11 18:53:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

17 ŝtatoj vendrede estis elektitaj en la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (ECOSOC), la kunordiga organo por la ekonomia kaj socia laboro de la agentejoj kaj fondusoj de UN, por trijara periodo.

La ŝtatoj estis elektitaj per sekreta baloto kun dutriona plimulto de la membroŝtatoj ĉeestantaj kaj voĉdonantaj en la Ĝenerala Asembleo de UN.

Elektitaj estis Bocvano, Kabo-Verdo, Kameruno, Ekvatora Gvineo el afrikaj ŝtatoj; Ĉinio, Laoso, Kataro, Sud-Koreio el azi-pacifikaj ŝtatoj; Brazilo, Kolombio, Kostariko el latin-amerikaj kaj karibaj ŝtatoj; Danio, Grekio, Nov-Zelando, Svedio el okcident-eŭropa kaj aliaj ŝtatoj; Slovakio kaj Slovenio el orienteŭropaj ŝtatoj.

Ili estis elektitaj por trijara mandato, kiu komenciĝos la 1an de januaro 2023.

Dividu