Defenda ministro parolas pri ĉina vizio pri regiona ordo en 19a Dialogo de Shangri-La

Henggang Publikigita: 2022-06-12 17:43:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe dimanĉe faris paroladon pri la vizio de Ĉinio pri regiona ordo en la 19a Dialogo de Shangri-La en Singapuro.

Wei diris, ke la mondo alfrontas multoblajn krizojn malofte viditajn en la historio, kaj la vojo antaŭen estas subteni kaj praktiki multflankismon kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Wei diris, "la disvolviĝo de Ĉinio estas nehaltigebla," aldonante, ke Ĉinio estas solida en sia engaĝiĝo al paca disvolviĝo. Li diris, ke la disvolvo de Ĉinio ne estas minaco por aliaj. Male, ĝi estas grandega kontribuo al tutmondaj paco kaj disvolviĝo.

Li diris, ke Ĉinio firme sekvas defendan politikon, kiu estas defenda naturo. "La ĉina armeo ĉiam estas forto por paco kaj restos firma por protekti la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio." Rimarkinte, ke Azi-Pacifiko estas la plej vigla kaj promesplena ekonomia potenco de la mondo, Wei urĝis landojn klopodi por la brila perspektivo konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco, kiu ĝuas daŭran pacon kaj provizas ĉiujn per sekureco.

Pri la Taiwan-a demando, Wei diris, ke Tajvano estas parto de Ĉinio, kaj la tajvana demando estas la interna afero de Ĉinio, "Ĉinio certe realigos sian reunuiĝon." Tiuj, kiuj persekutas "tajvanan sendependecon" en provo disfendi Ĉinion, certe ne sukcesos, kaj la eksterlanda enmiksiĝo estas kondamnita al fiasko. Li diris, ke paca reunuiĝo estas la plej granda deziro de la ĉina popolo. "Ni pretas fari la plej grandajn klopodojn por atingi tion." Wei diris,"Se iu kuraĝas apartigi Tajvanon de Ĉinio, ni ne hezitos batali, ni batalos ĉiakoste," aldonante, ke neniu devas iam subtaksi la decidemon kaj kapablojn de la armetrupoj de Ĉinio por defendi sian suverenecon kaj teritorian integrecon. Wei ankaŭ klarigis la pozicion de Ĉinio koncerne al la Suda Ĉina Maro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la ukraina krizo.

Dividu