Serba prezidanto malakceptas sankciojn kontraŭ Rusio

Shanshan Publikigita: 2022-06-12 18:17:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10-an de junio, serba prezidento Aleksandar Vučić diris post renkontiĝo kun vizitanta germana ĉefministro Olaf Scholz en la ĉefurbo Beogrado, ke Serbio kaj la Eŭropa Unio tenas malsamajn poziciojn pri sankcioj kontraŭ Rusio.

Vučić diris en la gazetara konferenco kune okazinta kun Scholz, ke la germana ĉefministro petis Serbion aliĝi al la sankcioj de la EU kontraŭ Rusio en "preciza, klara kaj severa sintenoj" kaj diris, ke li donos helpon al Serbio en la energia kampo, sed pri sankcioj Rusio Serbio tenas malsamajn poziciojn.

Vučić diris, ke dum la pasintaj jarcentoj, la rilatoj inter Serbio kaj Rusio estis eksterordinaraj, Rusio subtenis la teritorian integrecon de Serbio en la Sekureca Konsilio de UN, kaj la du landoj kunlaboris en la energikampo.

Scholz diris, ke la EU esperas, ke ĉiuj kandidataj landoj aliĝu al la sankcioj kontraŭ Rusio. Li ankaŭ ripetis la subtenon de Germanio al la aliĝo de Serbio al la EU.

La 3-an de ĉi tiu monato, la Eŭropa Komisiono anoncis la sesan raŭndon de sankcioj kontraŭ Rusio, inkluzive de iuj naftoembargoj, sankcioj kontraŭ rusaj petrolŝipoj, bankoj kaj amaskomunikiloj. Vučić plurfoje deklaris, ke Serbio ne praktikos sankciojn kontraŭ Rusio.

Dividu