Ĉinio estis reelektita kiel membro de ECOSOC de UN

Shanshan Publikigita: 2022-06-12 18:18:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10-an de junio, la 76-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj reelektis kelkajn membrojn de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (ECOSOC), kaj Ĉinio estis sukcese reelektita.

ECOSOC-sidlokoj estas asignitaj laŭ regionoj. Post sekreta baloto en la Ĝenerala Asembleo de UN, 17 landoj el la Azi-Pacifikaj regionoj, Afriko, Latin-Ameriko kaj Karibio, Okcidenta Eŭropo kaj aliaj regionoj, kaj Orienta Eŭropo estis elektitaj por trijara periodo ekde la 1a de januaro, 2023. Estas vakanto en la orienteŭropa regiono, kiu estos reelektata en alia tago.

La Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj estas unu el la organoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, respondeca por pritrakti la ekonomiajn, sociajn, evoluajn, kulturajn kaj edukajn aferojn de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi havas 54 membrojn, el kiuj unu triono estas reelektataj de la Ĝenerala Asembleo ĉiujare.

Dividu