Vera “Mizera Mondo”

Mirinda Publikigita: 2022-06-13 13:49:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kuranta jaro markas la 30an jariĝon de la tumulto de Los-Anĝeleso en 1992. Antaŭ 30 jaroj, iu negro en Kalifornio estis batita de kelkaj blankaj policanoj, kiuj estis deklaritaj senkulpaj. Tio kaŭzis seriozan perfortan rasan eventon en Los-Anĝeleso, en kiu pli ol 60 homoj mortis kaj aliaj 2 000 vundiĝis. Ĝis nun sistema rasa diskriminacio jam estas osbtina malsano de la usona socio, minoritatoj inkluzive de afrikanoj, indiĝenoj, latin-amerikanoj, azianoj, muslemoj estas suferantoj de rasa diskriminacio en politiko, ekonomio, eduko kaj enlaborigo. Eĉ iliaj homrajtoj estas damaĝitaj kaj senigitaj.

En Usono, pli ol unu miliono da popolanoj mortis pro KOVIM-19. Tiu cifero signifas, ke unu el 330 usonanoj mortis pro tiu viruso. Tio enkorpigis la kruelan aktualon, ke usonaj politikistoj ignoras vivrajtojn de la homoj.

Citante donitaĵojn de usona retejo Gun Violence Archive, brita mediato Sky News diris, ke en la pasintaj du semajnoj post pafado en elementa lernejo de Teksaso, pli ol 650 pafadoj mortigis 730 homojn, inkluzive de 23 infanoj kaj 66 geknaboj. Infanoj jam estas viktimoj de malpliboniĝo de homrajta situacio de Usono.

Samtempe Usono senbride intervenas en alies internajn aferojn, eksportas tumulton kaj konflikton por gajni profiton de municia industrio. Usono daŭre liveris pezajn armilojn al Ukrainio en la konflikto kun Rusio por gajni maljustan profiton. Tio estas la nuna Usono, vera “Mizera Mondo”.

Dividu