Ĝenerala sekretario de NATO: ne estas urge por NATO aprobi aliĝon de Finnlando kaj Svedio

Mirinda Publikigita: 2022-06-13 15:22:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe finnlanda prezidento Sauli Niinisto kaj alvizitanta ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg okazigis komunan gazetaran konferencon. Jens Stoltenberg diris, ke konsidere pri zorgo de Turkio, NATO ne opinias, ke la pintkunveno de NATO okazonta en Madrido ĉe la fino de junio estos la lasta limdato por aprobo de aliĝo de Finnlando kaj Svedio al la organizo.

Kiel membrolando de NATO, Turkio oponas kontraŭ aliĝo de la menciitaj du landoj al la organizo pro ilia subteno al la Kurda Laborista Partio kaj ĝia filio. En la 25a de majo, Svedio, Finnlando kaj Turkio okazigis unuan dialogon pri tio, tamen ne akiris evidentan progreson, nek decidis tempon por la venonta dialogo.


Dividu