Preskaŭ 13 000 historiaj objektoj estis elfositaj el 6 kavoj en Sanxingdui

Mirinda Publikigita: 2022-06-13 15:24:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde antaŭtagmeze en la gazetara konferenco en la Muzeo de Sanxingdui, la Arkeologia Esplorejo de Sichuan publikigis periodajn eltrovojn de esplorado en la ruino de Sanxingdui, unu el la plej gravaj arkeologiaj projektoj de Ĉinio. Estis elfositaj sume 13 000 historiaj objektoj el 6 kavoj de oferaj ceremonioj. Inter ili kelkaj raraj historiaj objektoj ne estis viditaj antaŭe kaj estas atesto de integriĝo de pluraj ĉinaj civilizacioj.

La ruino de Sanxingdui situas en la urbo Guanghan de Sichuan-provinco de sudokcidenta Ĉinio kun la areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj estis unuafoje trovita en la 20aj jaroj de la 20a jarcento. Ekde 2020 la Sichuan-a Arkeologia Esplorejo, Pekina Universitato, Sichuan-Universitato kaj aliaj sciencaj institucioj kaj altnivelaj lernejoj establis komunan arkeologian teamon kaj eltrovis 6 kavojn de oferaj ceremonioj en la ruino, kiuj havas historion de preskaŭ 3 000 jaroj.

Dividu