Ombro de Usono dorse de tutmonda grena krizo

Mirinda Publikigita: 2022-06-13 16:57:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Monda Grena Programo avertis, ke la homaro eble vizaĝos al la plej serioza grena krizo post la Dua Mondmilito.

La rekta kialo de greno-manko estas la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio kaj la sankcioj de la Okcidento al Rusio, kio kaŭzis, ke Rusio kaj Ukrainio ne povas liveri grenon al la mondo. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres montris en iu raporto, ke la krizo de greno, energio kaj financo de la mondo kaŭzita de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, influas eble 1,6 miliardojn da homoj en la mondo.

La plej urĝa afero estas fini la konflikton inter la du flankoj kaj gararantii stabilan kaj glatan iron de la provizĉeno de grenoj. Tamen Usono kaj okcidentaj landoj kontraŭe agis kaj malplibonigis la situacion.

Inter kvar greno-gigantoj kun 80% de grena negoco en la mondo, tri estas usonaj entreprenoj, ili manipulas la internacian grenan prezon kaj estas la artifika mano influanta grenan sekurecon de 7 miliardoj da homoj en la mondo.

Dividu