Malica intenco kaj vera celo de Usono

Xiong Publikigita: 2022-06-13 19:20:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rilate misajn dirojn de la usona defenda sekretario Austin pri Ĉinio, en la regula gazetara konferenco de 13a de junio Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, notis, ke Usono, foje kaj refoje, nigrigas Ĉinion per la disfamigo de falsaj informoj, kio malkaŝas ne nur la malican intencon de Usono semi malkonkordon, sed ankaŭ ĝian veran celon esti hegemonia kaj superpotenca.

En sia parolado en la lastatempe okazinta Shangri-La-Dialogo de Singapuro la usona defenda sekretario Austin diris, ke Ĉinio sin prezentas eĉ pli premdevigeca kaj atakema, kiam ĝi postulas la teritoriojn de la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro kaj kiam ĝi mencias la Tajvanan markolon. Samtempe li esprimis ke la principo de unu Ĉinio neŝanĝiĝis, kaj ke Usono ne serĉos antagonismon kaj konflikton, nek lanĉos “novan malvarman militon”.

Wang Wenbin diris, ke la plej granda minaco por la Tajvana markolo devenas de nenie krom ĝuste ja “secesiaj” fortoj de Tajvano, kiuj, senbride subtenate de Usono, aktivas obstine kaj tiucele. Tio estas ekstreme danĝera signifo, kiu detruus la konfidon inter Ĉinio kaj Usono kaj disrompus la pacon ĉe la Tajvana markolo.

Dividu