Yang Jiechi intervidiĝis kun Jake Sullivan

Mirinda Publikigita: 2022-06-14 13:48:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Yang Jiechi intervidiĝis kun Jake Sullivan, asistanto de usona prezidento pri ŝtata sekureco en Luksemburgio. La du flankoj faris malkaŝeman, profundan kaj konstruivan komunikon kaj interŝanĝon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri komune zorgataj demandoj kaj konsentis fortigi dialogon kaj kontakton, redukti miskomprenon kaj misjuĝon kaj taŭge trakti diverĝojn per efektivigo de gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj. Ambaŭ opinias, ke estas necesa kaj favora la glata komunikado.

Yang Jiechi diris, ke prezidento Joe Biden multfoje esprimis al ĉina prezidanto Xi Jinping, ke Usono ne strebas “novan malvarman militon”, nek strebas ŝanĝi la sistemojn de Ĉinio, nek strebas rezisti kontraŭ Ĉinio per fortigo de aliancaj rilatoj, ne subtenas sendependiĝon de Tajvano, nek volas fari konflikton kun Ĉinio. Ĉinio donis altan atenton pri tio. Tamen lastatempe Usono obstine fortigis ĉiuflankan haltigon kaj premon al Ĉinio, tio ne solvis la problemojn de Usono, sed kondukis la rilatojn inter la du landoj al ege malfacila situacio kaj serioze damaĝis kunlaboron kaj interŝanĝojn inter la du landoj en diversaj kampoj. Tiu situacio ne konformas al la interesoj de la du flankoj kaj de ĉiuj landoj en la mondo

Dividu