Brita amaskomunikilo: preskaŭ 70% de intervjuitaj ekonomikistoj antaŭdiris regreson de Usono en 2023

Mirinda Publikigita: 2022-06-14 13:49:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de brita ĵurnalo Financial Times lunde, preskaŭ 70% de ekonomikistoj de ĉefaj akademioj diris, ke la usona ekonomio dronos en regreso venontjare.

De la 6a ĝis la 9a de junio la ĵurnalo kaj la Booth Lernejo de Komerco de Ĉikaga Universitato kune faris enketon, kiu montras, ke inter 49 enketitoj, preskaŭ 40% antaŭkalkulis, ke Usona Nacia Ekonomia Esplorejo (NBER) anoncos ekonomian regreson en la unua aŭ la dua tirmestro de 2023, preskaŭ triono opiniis, ke tio estos anoncita en la dua duonjaro de 2023.

Kompare kun la enketo en februaro, pliaj ekonomikistoj opinias, ke la kerna inflacio de Usono superos 3% je la fino de 2023.

Dividu