EU oponas ke Britio revizios Protokolon de Nord-Irlando

Mirinda Publikigita: 2022-06-14 15:40:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde brita ministro pri eksterlandaj aferoj Liz Truss prezentis projekton al la parlamento, oficiale puoblikigis la konkretan planon de solflanka revizio de parta enhavo de la Protokolo de Nord-Irlando. Tiu ago estis oponita de EU.

Tiutage brita registaro publikigis deklaron, dirante, ke la projekto povas solvi realajn problemojn kaŭzitajn de la protokolo en Nord-Irlando, inkluzive de komplika procezo de doganoj, nefleksebla superrigardo kaj diferenco de imposto kaj elspezo.

En la lastaj monatoj, Britio ĉiam plendis, ke tiu protokolo ĝenis komercon de Norda Irlando kaj seriozigis politikan nestabilecon. En la pasinta oktobro EU prezentis la reviziajn proponojn, kiuj estis rifuzitaj de Britio.


Dividu