Konduto de usonaj politikistoj detruas la internacian komercan ordon kaj regularon

Xiong Publikigita: 2022-06-14 17:50:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usonaj dupartiaj parlamentanoj venis en akordon pri la limigo de investo al Ĉinio. En la regula gazetara konferenco de la 14a de junio Wang Wenbin, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke tiu konduto de Usono serioze detruas la internacian komercan ordon kaj regularon kaj grave minacas la stabilecon de la tutmondaj produktoĉeno kaj provizoĉeno.

Lastatempe la usonaj dupartiaj parlamentanoj interkonsentis pri iu akto, kaj tiu akto donos novajn rajtojn al la usona registaro kaj sekve ĝi povos redukti investon de kelkaj miliardoj da usonaj dolaroj al Ĉinio.

Sed Wang Wenbin emfazis, ke malfermo kaj inkluzivo estas la ĝenerala tendenco de la epoko, dum fermo kaj konservativeco estas la regreso de la historio.

Ĉinio estas la plej granda merkato, vigla kaj potenciala. La decido de Ĉinio senĉese sin malfermi neniam ŝanĝiĝos, la pordego de Ĉinio malfermiĝos pli kaj pli larĝe, kaj investo en Ĉinio ja investos en la estonteco.

Dividu